Farango (Originala romano en Esperanto) (Esperanto Edition)

$24.00
by Sten Johansson

Shop Now
Romano originale verkita en Esperanto Farango = persa vorto por eŭropdevena persono, nun uzata en sudorienta Azio Mika naskiĝis en Svedio, sed ŝia patrino, kiu po-sedas butikon por aziaj varoj en la sudsveda urb-eto Kalmar ĉe la Balta maro, iam venis el Tajlando. Dum Mika estas lernantino, ŝi vizitas ĉiu-somere la marbordan urbon Khao Lak en Taj-lando, kie ŝi helpas siajn fratinon kaj avinon pri-zorgi la familian pensionon kun bangaloj por turistoj. En sia sveda lernejo ŝi havas timidan admir-anton, Fredrik, el kies vidpunkto la romano estas verk-ita. Dum jardekoj, ankaŭ dum sia familia vivo kiel edzo kaj patro, Fredrik sekvas la vivon kaj agadon de Mika - plejparte defore kaj foj-foje dum rektaj kontaktoj. Dum Fredrik fariĝis arkitekto kaj sekure vivas en sia etburĝa mondo, la vivo de Mika montriĝas pli komplika kaj turbulema, en Svedio kaj Tajlando, interplektita de neantaŭvidataj eventoj - kaj katastrofo. -- La romano kaptas la atenton de la leganto de la komenco - kaj surprizas ĝis la fino. Sten Johansson (nask. 1950) estas unu el la plej frukto-donaj aŭtoroj de la movado: el lia plumo venis pli ol 25 originale verkitaj libroj en Esperanto - ĉefe romanoj kaj rakontoj. Li ankaŭ tradukas en Esperanton kaj verkas en la sveda. Ĉi tiu romano Farango estas jam la dek kvara libro de Sten Johansson aperinta ĉe Mondial.

Customer Reviews

No ratings. Be the first to rate

 customer ratings


How are ratings calculated?
To calculate the overall star rating and percentage breakdown by star, we don’t use a simple average. Instead, our system considers things like how recent a review is and if the reviewer bought the item on Amazon. It also analyzes reviews to verify trustworthiness.

Review This Product

Share your thoughts with other customers