Neŭtrale (Originala romano en Esperanto) (Esperanto Edition)

$19.95
by Sten Johansson

Shop Now
La nova, historia romano de Sten Johansson prezentas al la leg-antoj la aventurojn de tri homoj kun ŝajne sendependaj vivoj: de sveda tipografo, Ture, membro de la komunista partio de Svedio; de norvega vendisto en farbbutiko, Reidar, serĉ-anto de vojoj por rezisti al la okupacio de Norvegio fare de nazia Germanio; kaj de Gullvi, sveda kelnerino, dum sia junaĝo viktimo de perforto fare de familiano. Per historioj kaj anekdotoj el la vivoj de la tri homoj, per rakontoj pri spion-ado kaj sabotado, pri amoro, eĉ pri amo al ĵazo, la aŭtoro ne nur inter-plektas la vivojn de la tri ĉefroluloj, sed same prezentas la komplikan historion de parto de Skandinavio dum tiu tempo: Dum la dua mondmilito, Svedio deklaris sin neŭtrala lando, dum Norvegio estis okupita de la germana nazia armeo. Dum Svedio, en sia rilato al Germanio, konsentis al kompromisoj por konservi sian neŭtralecon - i.a. ĝi devis lasi germanajn trupojn pasi tra Svedio, kaj ĝi tenis fortajn rilatojn al la germana indu-strio - Norvegio estis regata de marionetoj de la nazioj, dum multaj en la popolo, pasive aŭ pli aktive, rezistis la okupadon. Sten Johansson (nask. 1950) estas unu el la plej fruktodonaj aŭtoroj de la movado: el lia plumo venis pli ol 25 originale verkitaj libroj en Esperanto - ĉefe romanoj kaj rakontoj. Li ankaŭ tradukas en Esperanton kaj verkas en la sveda. Ĉi tiu romano Neŭtrale estas jam la dek tria libro de Sten Johansson aperinta ĉe Mondial.

Customer Reviews

No ratings. Be the first to rate

 customer ratings


How are ratings calculated?
To calculate the overall star rating and percentage breakdown by star, we don’t use a simple average. Instead, our system considers things like how recent a review is and if the reviewer bought the item on Amazon. It also analyzes reviews to verify trustworthiness.

Review This Product

Share your thoughts with other customers