Okuloj (Esperanto Edition)

$11.00
by Marjorie Boulton

Shop Now
Dua eldono de novelaro originale eldonita en 1967, Okuloj estas kolekto de dek-tri rakontetoj verkitaj de unu el la plej elstaraj kontribuintoj al la Esperanta literaturo en lingvaĵo ĝuinda kaj bela. Marjorie Boulton naskiĝis la 7-an de majo 1924 en Teddington, Middlesex, la solinfano de du instruistoj. Translokiĝinte al Barton-on-Humber, ŝi eklernis en la gimnazio, kiun estris ŝia patro, kaj tie ŝin instigis al verkado la aŭtoro Henry Treece, kiu tie instruis. Boulton studis anglan literaturon en Somerville College, Oksfordo, de 1941 ĝis 1944 kaj de 1946 ĝis 1948. Boulton laboris kiel instruisto en diversaj postenoj, laste kiel direktoro de kolegio por instruistoj en Ambleside, en nord-okcidenta Anglio, sed en 1970 ŝi forlasis tiun profesion por okupiĝi plentempe pri esplorado kaj verkado. Reveninte al Oksfordo, en 1976 ŝi doktoriĝis per disertaĵo pri la verkisto Charles Reade. Ŝi restis en Oksfordo, verkante en la angla kaj en Esperanto, kaj ludante gravan rolon en la Esperanto-movado, ĝis sia morto la 30-an de aŭgusto 2017. Plej konata kiel elstara poeto en Esperanto, Boulton verkis ankaŭ dramojn, eseojn, novelojn kaj biografiojn en Esperanto. En la angla ŝi verkis poemojn kaj du krimromanojn. Ŝi ankaŭ multe tradukis, en Esperanton kaj la anglan.

Customer Reviews

No ratings. Be the first to rate

 customer ratings


How are ratings calculated?
To calculate the overall star rating and percentage breakdown by star, we don’t use a simple average. Instead, our system considers things like how recent a review is and if the reviewer bought the item on Amazon. It also analyzes reviews to verify trustworthiness.

Review This Product

Share your thoughts with other customers